"Mi promesas donaci 10 Eŭrojn por ke TEJO aĉetu filmilon por filmi IJK-n, sed nur se 25 aliaj personoj promesas fari same."
— Emilio Cid (kontakti)
Findato por subskriboj: la 20-a de Majo 2007
26 personoj subskribintaj (1 pli ol la celo)
Pli da detaloj
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo helpos al 5 junuloj partopreni la Internacian Junularan Kongreson. La gajnontoj pretas ricevi kaj realigi taskon de TEJO dum kaj post IJK.
Do filmi la IJK-n estus interesa kaj utila tasko. Per 250 Eŭroj TEJO povos aĉeti mini-DV filmilon, vidbendojn, statilon kaj kroman mikrofonon por ke unu el la gajnontoj iĝos la filmisto de la Kongreso.
Prezoj en Francio:
http://www.ciao.fr/JVC_GR_D320E__952497
kaj en Germanio:
http://www.amazon.de/gp/product/B000EN3W...
La videojn (kaj fotojn) ĉiuj povos spekti per http://farbskatol.net/ , www.youtube.com aŭ per DVD.
Vidu pliajn promesojn, kaj ĉio pri la funkciado de PromesoBanko.com.

Emilio Cid, la Promeskreinto, kune kun:
Mi ja scias, ke ekzemple en la IJK en Zakopane ĉeestis filmistoj (profesiaj, kvankam neesperantistaj), kiuj interŝanĝe por senpaga partopreno pretis filmi altkvalite la aranĝon (la videaĵoj poste utiliĝis interalie en la filmo "Esperanto estas..." aperinta sur la DVD Esperanto Elektronike). Eble tia labormaniero pli bonas ol aĉetadi speciale por TEJO apartan filmilon, kiun oni efektive povos uzi nur dum IJK?
Mi demandas ĉefe pro miaj antaŭaj spertoj, laŭ kiuj iu ofte ekas iniciaton kaj nur poste montriĝos, ke la engaĝigito pri ĝi eĉ ankoraŭ ne aŭdis kaj ke tiu eble tuj trovas alian pli efikan vojon aŭ trovos la penon de la iniciatinta bonvolulo nenecesa aŭ neutiligebla. Se tiu ĉi promeso malsamas de tio (mi volus esperi), mi ĝoje aŭdos pli pri tio. Dankon.
Pri la konto, TEJO mem informos kien oni povos deponi la donacon, post la findato de ĉi tiu promeso. Neniu alia krom TEJO ricevos nek kolektos la monon.
Tre bone se estus ankaŭ profesia filmisto en la Kongreso. Sed ankaŭ bonus se unu el 5 gajnontoj de la konkurso http://www.tejo.org/eo/partoprenu_2007 iĝos amatora filmisto de la IJK KAJ aliaj E-eventoj. Ne nur dum IJK.
Tiu ebligos alian manieron filmi, kiel intervjuoj, video-blogoj, la vojaĝo kaj la peripetio de la vojaĝanto, aŭ eĉ nediskreta filmado kiel "Granda Frato" (Big Brother) ;-)
Ankaŭ eblas serioza dokumentario, depende de la filmisto. Ĉiaokaze la kongreso estas plurflanke, do pli ol unu filmisto estus bone. Eble tiel aperos en la reto pliaj scenoj de la kongreso ol tiuj malmultaj minutoj, kiuj nun disponeblas.
http://www.youtube.com/watch?v=cYGJJGUDb8Y
Ni rememoru ke ĉi tiu promeso NE estas iniciato de TEJO.
Multaj homoj scivolas pri la vojaĝoj kaj la travivaĵoj de tiuj junuloj, kiuj gajnas la vojaĝojn al IJK-j. Por tiuj homoj eble 10 Eŭroj ne estas tiom alta elspezo. Tia filmilo estas la plej malkosta kaj malgraŭ tio ĝi estas bonkvalita.
Miaopinie disponeblas malmultaj videoj pri junaj e-aranĝoj. Mi ŝatus havi pli da videojn por montri al miaj junaj gelernantoj.
Ni ne havas garantion ke la filmoj estos bonaj. Sed ni ne povas antaŭdiri ke ili estos aĉaj, ĉefe pro tio ke la gajnontuloj estas ĝenerale la plej inteligentaj kaj aktivaj junuloj.
Mi jam antaŭĝojas pro la spektontaj videoj.
http://www.tejo.org/eo/node/422
Sed mi ne estas bonkora, mi estas precipe scivolema ;-)
Tio ŝajnas al mi, bazan taskon... Ĉu neniu pensis pri tio antaŭe? Mi ne povas kredi tion.
Kompreneble por ne tiel grandaj kongresoj, filmado nur povas okazi danke al kamerao de unu el la partoprenantoj, sed ĉi tie temas pri IJK...
Aliflanke, Ĉu por UK ankaŭ ne disponeblas kameraon??
Antaŭ ne longe bonaj filmiloj estis tre kostaj. Cetere ne estis kie montri la filmojn. Hodiaŭ bonaj filmiloj estas malkostaj kaj estas retejoj kie oni povas montri ilin.
Miaopinie filmi Kongresojn estas grava afero. Jam estas kelkaj malmultaj filmoj pri tio, sed ne sufiĉaj.
Donaci filmilon al junulo estas eksperimento kiu povas funkcii.
Video estas bonega reklamilo por nia movado. Ju pli da filmoj en Esperanto, despli bone.
Kompreneble ĉi tiu promeso fakte ne estas tiom grava, sed nepre ne sensenca aŭ sencela, do mi petas vin ĉiujn aliĝi al ĝi!
Baldaŭ TEJO informos al ni ĉiuj, kie kaj kiel ni povos donaci la monon.
Koran dankon al ĉiuj !
promeson.
Via donaco de 10 Euroj iru al la Tejo-kontero "tejijk" kun indiko "por filmilo".
Vidu kiel pagi che http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj....
emilio.cid @ uol.com.br
Dankon, dankon, dankon !!
Emilio Cid