Fiona, unu el la kreintoj de la promeso airfarespledge, skribis por diri:
“Post kiam la televido montris ŝokajn filmojn pri la uragano Katrina, mi demandis min kiel mi povus helpi. Kiel amanto de ĵazo kaj bone konante Nov-Orleanon, mi tuj pensis pri la kantisto Harry Connick Jr, kaj ĉe lia retpaĝo connick.com mi vidis, ke aliuloj donacis sian tempon kaj monon. Sed kiel internacieca persono, simpla donaco de mono ne sufiĉus por mi.
“Je la komenco mi celis per mia promeso simple akiri sufiĉe da mono por flugbileto al Nov-Orleano, por ke mi povu proponi helpon al la organizaĵo CERMT (urĝkaza helpo per masaĝterapio). Mi havis multajn interretajn amikojn usonajn, kiuj multe helpis, donacante emocian subtenon kaj monon, sed unu homo donacis siajn flugpoentojn, kiuj ebligis al ni flugi unuaklase al Usono. Tio estis preskaŭ nekredeble bonŝanca por ni, sed la viro estis ege helpema, aranĝis por ni ĉion pri la flugoj, kaj eĉ renkontis nin ĉe la flughaveno de Dallas dum nia vojaĝo.
“Bedaŭrinde, post du monatoj, la planoj kun CERMT kolapsis, kaj ni havis tiujn belajn donacojn sed neniu konkreta plano. Post serĉado per pluraj retejoj kaj multaj retmesaĝoj, ni trovis organizaĵon, kiu estis sufiĉe stabila por niaj bezonoj: Hands On USA. Estis sufiĉe nervozige por mi, ĉar mi neniam antaŭe vojaĝis eksterlanden kaj ne sciis kion mi atendu, kaj mi havas filon, kiun mi estis forlasonta dum unu monato; kaj eĉ pli grave, temis pri januaro, la monato de lia naskiĝtago!
“Kaj la sperto... ĝi estis ege emocia. Kiel loĝejon ni havis simplan tendon, dum vintro pli malvarma ol mi iam ajn spertis, sed tio ne ĝenis al ni. Ni helpis multajn familiojn purigi siajn hejmojn, helpis kompatindajn bestojn, sed ĉefe helpis homojn per masaĝo kaj ripozigo. Ni eĉ troviĝis en kuirejo, preparante manĝaĵojn por pli ol 100 personoj. Ni partoprenis en la parado de Martin Luther King Junior, portante aŭstralian flagon dum ni marŝis en la stratoj de Mississippi. Homoj ploradis sed samtempe kriadis kaj hurais, dankante ĉiujn de diversaj usonaj ŝtatoj, kiuj marŝis. Ni ne havis multe da tempo por vojaĝi, sed ni ja veturis al Nov-Jorko dum kelkaj tagoj, kie mi unuafoje vidis neĝon. Ni tranoktiĝis en Los Anĝeles dum la vojaĝo hejmen, sed ne povis viziti aliajn urbojn. Ni havis planon renkonti alian grupon de volontuloj en Nov-Orleano, sed ili elrevigis nin kaj lasis nin surstrate en iom danĝera parto de la urbo. Ni tamen sukcesis trovi tranoktejon.
“Estas multe pli, kion mi povus rakonti, sed se vi volas pli da detaloj, vi povas kontakti min kaj mi respondos al vi.
“Mi havas daŭran kontakton kun homoj, kiujn mi tie renkontis, kaj denove dankas al ĉiuj, kiuj igis tion por mi ebla.”